Reta legorondo pri Esperanta literaturo

De la famaj poemoj de William Auld kaj Marjorie Boulton, preter mikronoveloj de ravaj personecoj kiel de la blinda anarkiisto Vasilij Eroŝenko, ĝis pli modernaj verkoj de reprezentantoj de la tiel nomata Ibera Skolo, ekz. Jorge Camacho, kaj nuntempaj romanoj de Anna Löwenstein aŭ Sten Johansson – en Esperanto ekzistas multe por legi.

Tial ni kiel GEJ ŝatus okazigi regulan junularan legorondon en la reto, al kiu ni elkore invitas ĉiujn interesiĝantojn, kiuj aĝas ĝis 35 jarojn! La plano estas, kune elekti interesajn Esperantajn verkojn, legi kaj diskuti ilin. Via lingvonivelo ne tiom gravas, ĉar ni ĉiuokaze unue komencus per facilaj kaj mallongaj tekstoj. Cetere, dum la renkontiĝoj de la legorondo oni rajtas paroli krom Esperanto ankaŭ la germanan.

Nia unua renkontiĝo okazos la 30-an de januaro 2023 je 20h00 UTC+1 ĉi tie: meet.jit.si/DEJLesekreis

Poste ni strebos renkontiĝi ĉiun 2-an kaj 4-an lundon de la monato!

legorondo_eo_kun_rando

Vorheriger Beitrag