32-a KEKSO en Hamburgo

La 32-a KEKSO en Hamburgo, 10–12 novembro 2023

La Germana Esperanto-Junularo elkore invitas al la 32-a Kreema Esperanto-Kurso (KEKSO), kiu okazos de la 10-a ĝis la 12-a de novembro 2023 en Hamburgo, Germanio. Tio estas evento por adoleskoj kaj junaj plenkreskuloj, kiuj ŝatus kune lerni kaj paroli Esperanton.

Aliĝilo

Vi povas tuj aliĝi ĉi tie: tinyurl.com/32aKEKSO

Programo

Komencantoj estas tre bonvenaj kaj povas surloke partopreni taŭgan lingvokurson! Paralele ankaŭ okazos diversaj edukaj kaj distraj programeroj por progresintoj. Ni krome planas malgrandan ekskurson al la centro de Hamburgo kaj renkontiĝon kun anoj de la Hamburga Esperanto-klubo.

Ĉu vi ŝatus mem gvidi programeron (ekz. atelieron, prelegon, diskutrondon, danckurson, ludvesperon ktp.)? Senprobleme! Simple anoncu tion al ni antaŭe per jena formularo, por ke ni povu enplani vian kontribuon.

Loĝado kaj manĝoj

Ni tranoktos en la gastejo Jugendbildungsstätte YES! en Hamburgo. Tie ankaŭ okazos la plejparto de nia programo. Estos ofertata maten-, tag- kaj vespermanĝo (vegane por ĉiuj), kio jam estas inkluziva en via aliĝkotizo.

Kiel alveni?

Se vi venas trajne, unue veturu ĝis Hamburg Hbf (ĉefstacidomo).
Tie prenu la metrolinion U3 en la direkto Wandsbek-Gartenstadt ĝis la fina haltejo.
Ŝanĝu tie al linio U1 en la direkto Großhansdorf/Ohlstedt kaj veturu ĝis Farmsen.
De la stacidomo Farmsen vi povas aŭ marŝi rekte piede ĝis la ejo aŭ preni la buslinion 26 en la direkto Großlohe ĝis la haltejo Scharbeutzer Straße.

La adreso de la ejo estas:
Ahrenshooper Str. 5
22147 Hamburg

Kondiĉoj kaj kotizoj

La jena baza partoprenkotizo jam inkluzivas partoprenon, tranoktadon kaj manĝojn. Ĝi estas:

25 €, se tiu ĉi estas via unua Esperanto-renkontiĝo
40 €, se vi estas membro de GEJ aŭ GEA
55 €, se neniu el la supraj kondiĉoj aplikeblas

kaj plialtiĝas tiel ĉi:

​+ 8 €, se vi aliĝas nur ekde la 1-a de oktobro
​+ 20 €, se vi naskiĝis antaŭ 1996

(Bonvolu agnoski, ke en tiu ĉi junulara evento ni bedaŭrinde entute ne povas akcepti partoprenantojn, kiuj naskiĝis antaŭ la jaro 1987.)

Se ial vi bezonas resti aldonan (trian) nokton, de 12-a al 13-a de novembro, do ĝis post la oficiala fino de la evento, tio tute eblas!

Laŭ tradicio de KEKSO, ni petas vin kunporti viajn plej ŝatatajn keksojn(/kukon) aŭ fruktojn por kundividi ilin kun la aliaj. Se vi tamen ŝatus ne kunporti tiajn, tiam vi bezonas ankoraŭ krompagi + 10 € anstataŭe.

Kiel pagi?

Post via aliĝo vi ricevos konfirman mesaĝon de ni kun mencio de via kalkulita kotizo. Por validigi vian aliĝon, bonvolu ĝiri vian tutan kotizon kiel eble plej baldaŭ al la sekva bankokonto:

Posedanto: Deutsche Esperanto-Jugend
IBAN: DE64 2512 0510 0008 4249 00
BIC: BFSWDE33HAN
Priskribo: KEKSO [via nomo]

Via KEKSO-teamo

tinyurl.com/32aKEKSO ← Ek al la aliĝilo!

32-a%20KEKSO%20%28largha,%20FB,%20kun%20rando%29