Startseite

Deutsche Esperanto-Jugend

Ein Verein, der über Sprache vereint!

Aktualaĵoj

La Junulara E-Semajno (JES) okazos ĉi-jare jam la 17-an fojon – kaj unuafoje en Vilno (Litovio)! De la 27-a de decembro 2026 ĝis la 3-a de januaro 2027 ni pasigos tutan semajnon kun novaj kaj malnovaj amikoj en bonega etoso.

La Germana Esperanto-Junularo elkore invitas vin al la 37a Kreema Esperanto-Kurso (KEKSO), kiu okazos de la 27a ĝis la 29a Novembro 2026 en Weimar, Germanio. Tio estas evento por junuloj, kiuj ŝatus kune lerni kaj paroli Esperanton.

Esperanto-1x1 estas reta kursaro por german-parolantaj adoleskoj kaj junaj plenkreskuloj (ĝis 27 jaroj), kiuj interesiĝas pri Esperanto aŭ eĉ jam lernis iomete da Esperanto.

El la GEJ-Gazeto

Salutas vin Annika kaj Klara!

JES (Junulara E-Semajno) estas novjara evento, kiu okazas en Eŭropo, kutime en Germanio aŭ Pollando. Ĉi-foje 127 partoprenintoj kunvenis en la urbeto Burg (Spreewald), Germanio, por la multfaceta programo de la 28-a de decembro 2025 ĝis la 4-a de januaro 2026 kaj kome...

Pasintaj novaĵoj

mallonge.net/GEJMS2 ← Ek al la aliĝilo!

Ĉu vi aĝas ne pli ol 35 jarojn kaj ŝatus partopreni urbludojn kiel en la jutuba serio Esperanto Senlime (sed preferas ne devi filmi vin dume)? Aŭ eble vi bezonas ekzercon por mem aperi en estontaj sezonoj de ĝi? GEJ preparis la perfektan eventon por...

La Germana Esperanto-Junularo elkore invitas vin al la 36a Kreema Esperanto-Kurso (KEKSO), kiu okazos de la 22a ĝis la 25a Majo 2026 en Worms, Germanio. Tio estas evento por junuloj, kiuj ŝatus kune lerni kaj paroli Esperanton.